1. Demando: Kiujn gramatikojn povas uzi pretigante lecionon kaj dum la leciono por rapida konsulto?


Ĉi tiuj supre menciitaj fontoj estas rapide kontroleblaj. Dum via leciono kuraĝu diri “Mi ne scias”, sed ankaŭ tuj kontrolu aŭ se tio estus pli temporaba, diru “Por la sekva okazo mi kontrolos” kaj ja faru tiel.

Tasko 1: Ĉi tiu tasko baziĝas (baziĝis) sur propra enketo. Mi kolektis la plej oftajn erarojn de 11 esperantistoj, kiuj volas iĝi instriustoj dum instruista trejnado. La eraroj estis prenitaj de iliaj videigitaj paroladoj, senditaj hejmtaskoj kaj retmesaĝoj. Dum la parolo kaj skribado ili ne sciis, ke ilia komunikaĵo ĉi-cele estos uzita. Ili estas eŭroplingvaj esperantistoj (ruslingvano, ĉeĥlingvano, 2 hungarlingvanoj, 2 franclingvanoj, 3 pollingvanoj, 2 germanlingvanoj, 1 hispan- kaj katalunlingvano), kiuj volas iĝi instruistoj (ili partoprenis la instruistan trejnadon). Laŭ ĉi tiu enketo mi konkludus (malgraŭ la malgranda kvanto de ekzamenitoj), ke ili ŝajne ĝenerale estas la plej ofte konfizitaj gramatikaĵoj de esperantistoj, kiuj jam tre bone parolas (tamen ne perfekte) kaj volas iĝi instruistoj. Indas aparte okupiĝi pri ĉi tiuj gramatikaj partoj kaze de tiaj lernantoj/ trejnitoj. Mi aldonas tiujn ĉi plej oftajn erarojn kaj la eblan klarigon. Alklakante al la temo kaj nomoj, vi povas elŝuti la respondmaterialon kreitan de la indikita persono.