Tasko: 1.Prezentiĝi laŭ pretigitaj demandoj; 2.tralegi 100-vortan nekonatan tekston
Ambaŭ partoj estos registritaj per kamerao kaj poste uzitaj dum la trejnado. (Ĉiuj trejnatoj havos la samajn kondiĉojn kaj estos registritaj po unu en aparta ejo.)
La demandoj:
Mia nomo
Mi devenas el
Mia profesio
Kiom longe mi Esperantumas
Kial mi aliĝis al tiu-ĉi projekto
- Kion mi ŝatus lerni
- Kion mi atendas de ĝi
Miaj hobioj / ŝatokupoj
De la hejmtasko mi elektis la temon
Kio estas improvizado?
- en teatro: verko, peco, ĉe kiu mankas scenario – la celo ne estas trejni la konkretan pecon, sed ĝui la verkadon/ laboron/ kreativan vojon mem
- en la vivo: ĉiutaga vivo, ĉiuj demandoj de infanoj, la sukuro, festoj, neatendita vizito, akcidentoj....
Improvizado estas la plej efika ilo kontraŭ timoj kaj neŭrozo.
Situacio: mi rakontos vere okazintan historion, ĉe kiu mi nepre devis improvizi en multaj kampoj.
Sekve: diskuto kun la trejnatoj.
- Ĉu la instruisto rajtas improvizi?
Tasko: unu, hazarde per mi elektita trejnato devos tuj klarigi lotumitan gramatikaĵon (1.“la“, 2.“-inda-enda-ebla-“, 3.“de/da“, 4.“pentri la knabinon staranta/starantan“, 5.“de/ekde/dum“).
Celo: pensigi la trejnatojn pri propraj ekzemploj; atentigi ilin, ke nepre oni devas havi „provizujon“ da klaraj ideoj kaj iloj.
Mia ekzemplo: kiel klarigi/instrui la artikolon „LA“ pere de multkoloraj krajonoj.
Tasko: verku longan frazon kun multaj „m“ (poste ni uzos ĝin ĉe la temo publika parolado.
Instruistan improvizadon oni povas kompari kun muzikista improvizado:
muzikisto intereso / entuziasmo instrumento muzika teorio ĉiutaga praktikado koncertoj publiko ??? |
instruisto intereso / entuziasmo iloj / lerniloj didaktiko, lingvo-studoj praktiki – babili, skribi, traduki, legi instrui ĉe sperta pedagogo / kun retrokuplo lernantoj talento ??? |
Ĉu nepre bezonatas talento aŭ sufiĉas laboremo?
Labori devas ĉiuj, sed por esti brila bezonatas ankaŭ talento /speciala kapableco.