Dum instruado de Esperanto gravas ne nur instruado de la lingvo, sed ankaŭ oni devas zorgi pri amuzaĵoj kaj kreado de agrablan etoson. Pro tio estus bone, ke ludoj aperu dum ĉiu leciono.

Dum Esperanto-lernado oni povas paroli pri diversaj specoj de ludoj. La plej utilaj estas tabloludoj. Estus bone, se ili estus klaraj kaj kun belaj bildoj. Dum lecionoj oni povas ankaŭ krei iujn objektojn, tekstojn aŭ artaĵojn. Diversaj ludoj helpas krei bonan etoson dum la instruado. Ludoj kun aldonaj objekton, kiel kartoj aŭ lignaĵoj povas esti pli amuzaj, ĉar la rekvizito estas interesa por esplori kaj lernantoj ne rimarkas, ke ili lernas. De alia flanko estas bone konataj lingvaj ludoj (por ekzemplo pendumito, langrompilo, ŝarado, ktp.). Temas pri gramatikaj kaj vortaj ludoj. Ili ne estas tuj facile kreeblaj, do indas antaŭzorgi pri ili. Oni povus ekzemple, elekti senvortajn kartojn kun klaraj bildoj. Bona ekzemplo de tiu ludo estas Doblo. Instruistoj havas multajn eblecojn por krei novajn ludojn kun utilaj vortprovizoj. Oni ne forgesu pri rolludoj kaj teatraĵoj. Ili estats utilaj por paroligi homojn. Improvizado kaj simulado montras diversajn situaciojn, kiuj povus okazi en vera vivo. Multaj instruistoj dubas, ĉu ludoj povas esti utila ekzerco. Multoj personoj pensas, ke ludoj estas nur por infanoj. Pro tio ekzistas homoj, kiuj ne volas ludi. Homoj ofte ne volas ludi, ĉar ili ne havas tempon por fari stultaĵojn, ili ne kredas ke ludoj povas esti efikaj, ili hontas. Sed, entute, ludoj utilas dum lingvinstruado, sed estus nemalbone ke ili havu klaran celon kaj facilajn regulojn. Tio ege gravas. Alia grava demando temas pri elekto da tempo – kiam ludi? Ĉu ludi dum la tuta leciono? Ĉu ili enhavas taŭgan lernomaterialon? Fakte, ĉio dependas de la grupo. Se oni gvidus la kurson kun infanoj, estus bone ludi pli multe. Se oni instruos al penkreskuloj, estus pli bone, se la ludoj okazos nur de tempo al tempo. La ludoj povus esti utilaj por glacirompado, ekzercado, konfirmado, revizio aŭ ripeto. Laŭ ĉi tiu scio, instruisto devus elekti la ĝustan tempon por ludi.

Alia grava afero, temas pri enhavo – kion ludi? Tio dependas de kelkaj punktoj. La grupo gravas. Kiel estis dirinte antaŭe, kun infanoj oni elektus aliajn ludojn ol por plenkreskuloj. Ludoj por infanjoj devus esti pli facile kompreneblaj. Gravas aĝo, intereso kaj sperto de partoprenantoj. Ankaŭ oni devas pripensi pri tempo kaj kondiĉoj de grupo. Povus okazi ke infanoj pli rapide kaptos la kernpunkton de la tasko ol plenkreskulojn. La elekto de la ludo dependas de etapo aŭ celo, kiu oni volas atingi dum leciono aŭ kurso.

Dum ludado povas okazi, ke partoprenantoj sentos multajn emociojn. Povus okazi, ke iu trompos, iu gajnos, ktp. Ludoj uzeblaj dum lingvinstruado devus esti kun laŭeble simplaj reguloj.

E-ludoj oni povas trovi en interreto. Utilaj retpaĝoj estas edukado.net, boardgamegeek kaj Print & Play. Por personoj, kiuj preferas pli tradiciajn materialfontojn, estas rekomendata la libro de Tatjana Auderskaja “Intelektaj amuzoj”.

Ludoj, kiujn oni povas trovi, povas esti rekte aplikata. Oni ankaŭ povas modifi, rekrei, aŭ krei novajn ludojn. Tuj aplikeblaj estas E-lingvaj ludoj kaj lingve sendependentaj ludoj. Bona ideo estas uzi fremdlingvajn ludojn kaj adapti la lingvon, ekzemple la ludo “Detektivoj”. Oni povas ankaŭ rekrei ludon, ekzemple trovi retejon por rekreado de ludo “Doblo” kaj anstataŭigi bildojn.

Dum memkreado de ludoj oni devas konsideri kelkajn regulojn: novludo devas havi simplan celon kaj modestajn materialojn. Ludoj devas havi facilajn regulojn, kiuj bezonas nur mallongan prezenton de la instruisto. Alikaze ludo povas daŭri tro longe kaj ne esti efika.