Tasko 1: Grupa diskuto: Ĉu vi sukcese ellernis iun fremdan lingvon en la lernejo? Kial ne? Pridiskutu la eraron de la instruisto!


Tasko 2: La lernantoj ricevas tipon de instruista eraro kaj demandon, kiun ili devas respondi. Jen la tasko kun la solvoj:


  • Misscianto:

    • Situacio: kiam la instruisto misscias (malbone scias) ion, sed mem kredas, ke li/ŝi bone scias. Poste tamen iu lernanto, pruvas, ke li/ŝi malpravis.

    • Demando: Kiel la instruisto reagu, kiam la lernantoj korektas lin/ ŝin? Kiel ne reagi?

  • Ĉioscianto:

    • Situacio: La instruisto ŝajnigas, ke ĉion scias, kaj por ĉio havas bonan respondon.

    • Demando: Ĉu esti tia? Kial (ne)? Se ne, kiel ne esti tia?

  • Neatentemulo:

    • Situacio: La instruisto ne atentas kiel disdividi la grupon, tio okazas hazarde.

    • Demando: Kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj (se estas) kaj kiel tamen tion bone fari?

  • Sensencemulo:

    • Situacio. La instruisto ofte sensence agas aŭ farigas taskojn, ekz-e ludigas pendigiton kun la lernantoj pro malmanko de tempo.

    • Demando: Ĉu tio povas esti bona ideo? Kial (ne)? Ĉu ĉio ĉiam devas havi sencon? Ĉu la lernantoj devas scii pri la senco de la konkretaj taskoj, aŭ ne? Kial (ne)?

  • Libremulo:

    • Situacio: La instruisto trairas la libron ne tro elektante inter la taskoj. Li ĉion farigas laŭ la libro. Ĉiu tasko devas laŭ li esti farita en la ĉapitro antaŭ ol iri plu.

    • Demando: Kial li/ŝi faras tion? Kial (ne) fari? Kiel uzi bone tre gvidan lernolibron? Ĉu strebi fari ĉiujn taskojn de la ĉapitro de la libro?

  • Parolemulo:

    • Situacio: La instruisto parolas mem kaj ne paroligas la lernantojn. Li parolas tro ofte, kaj ne atingas ĉe la lernantoj, ke ili parolu.

    • Demando: Ĉu tio estas bona? Kiel atingi ke ĉiuj parolu? Kiujn metodojn uzi? Ĉu tio eblas?

  • Prifajfanto:

    • Situacio: La instruisto ne atentas je la bezonoj de la lernantoj. Li/ ŝi instruas pri familio, sed la lernantoj bezonas negoclingvon.

    • Demando: Kial instruistoj faras tiel? Ĉu eblas instrui nur pri la bezonataĵoj de la lernantoj? Se ne, kiel elekti la ekvilibron?

  • Denaskulo:

    • Situacio: La instruisto uzas la lingvon tro altnivele nekonforme al la lernantoj aŭ/kaj tro multe parolas ne en la cellingvo.

    • Demando: Ĉu eblas ekde la komenco uzi la cellingvon tiel, ke la lernantoj komprenu? Ĉu oni uzu la ĝeneralan lingvaĵon? Ĉu eblas uzi nur E-on por instrui ĝin?