Vi jam povis lerni pri la Superrigardo de la ekzistantaj materialoj kaj Elekto de ĝusta materialo fare de materialoj de Christophe Chazarein. Sed kio, se vi ne trovas ĝustan materialon inter la superrigarditaj? Vi devos krei ĝin. Jen kiel!
Ekzempla tre bona materialo elŝutebla de www.edukado.net : Inventaĵoj!
Kia estas bona materialo:
Kolora, kun multaj bildoj, bele farita, alloga
Malmonotona
Uzas multajn kapablojn (legado, skribado, parolado, aŭskultado)
Uzas multajn sensojn (movo, vido, aŭdo, tuŝo, sentoj)
Interesa, amuza
Ĝusta lingva nivelo
Klaraj instrukcioj (ankaŭ por la instruisto)
Devas havi celon (klarigi por plenkreskuloj)
Ĝusta daŭreco
Enkonduka parto en la komenco (kun individua parto), kiu eklaborigas ĉiun kaj tio motivas por la posta pli efika kunlaboro
Konstrua/ plifortiganta la antaŭe lernintajn aferojn
Atentu: Ne estu kripe! → Se iu tasko/ ekzerco ne funkcias, elegante lasu kaj trairu al alia afero. Tia tasko povas nur timigi la lernantojn kaj ili tute ne lernos pere de ĝi.
Tasko 2: Kreu materialojn por la video aŭ aŭdmaterialo! La grupoj ricevas tekston. Unu ili devas registri ĝin. Poste oni devos krei taskojn por ili kaj poste prezenti, ideumi kaj sendi al la trejnistoj. Respondu ankaŭ la demandojn: Kiu nivelo de KER estas la tasko? Al kiu temo ĝi estas?