1. Kie trovi lernantojn:
    • en lernejoj
    • dum foiroj/forumoj/festivaloj
    • rete (reklamoj ĉe sociaj retoj)
    • per personaj kontaktoj
    • kaj tiel plu
  2. En kiu loko organizi la kurson:
    • lernejo
    • biblioteko
    • kafejo/restoracio
    • komunuma centro / kultura domo
    • loĝejo
    • parko
    • kaj tiel plu
  3. Kiel leĝe uzi ĝin:
    • propra
    • havi kontrakton/permeson de la posedanto
    • uzu publikan lokon
    • pagu imposton en via lando
  4. Kiel vivteni la kurson:
    • esti amuza, kreema, klara
    • varieco de la temoj kaj taskoj
    • havi la kurson regule
    • disdoni materialojn senpage
    • havi la kurson alireblan (havi ĝustan prezon, neĝenan etoson, atingeblan lokon)
    • prezenti la movadon
    • kaj tiel plu
  5. Kiujn ilojn oni bezonas:
    • tabulon
    • skribilojn
    • projekciilon, komputilon
    • lernmeblaron
    • instru-materialojn (kaj por instruisto kaj por la lernantoj)
    • kaj tiel plu
  6. En kiuj kondiĉoj la kurso estas sukcesa:
    • plenumo de la antaŭaj punktoj
    • bona lumo, temperatura komforto, nebruo
    • bona etoso
    • kaj tiel plu
  7. Kiom longe kaj kiom ofte daŭru la kurso:
    • Dependas de la kondiĉoj (aĝgrupo, intenso, ritmo, ktp.), ekz. unusemajna intensa ĉiutaga kurso, unusemestra ĉiusemajna kurso ĉe universitato, ks.
  8. Ĉu vi instruos sola:
    • jes (avantaĝa estus 2 instruistoj – unu povas kompletigi unu la alian)
    • ne (ekz. por individuaj lecionoj aŭ soluloj)
  9. Kian rolon havu la helpantoj:
    • kunordigado de la plano
    • helpu la lernantojn dum farado de taskoj
    • respondi apartajn demandojn de unuopaj lernantoj por nedistri la reston
    • disdoni materialojn
    • prepari teĥnikaĵojn
    • fari rolludojn kun la alia instruisto
    • doni ekzemplojn
    • skribi sur tabulon
    • kaj tiel plu
  10. Kiujn metodojn kaj materialojn vi uzu:
    • depende de la celgrupo kaj la medio
  11. Kiel reklami:
    • sociaj retoj
    • gazetoj
    • lernejoj
    • afiŝoj
    • disdonaĵoj (skribiloj, tasoj, sakoj, t-ĉemizoj, ktp.)