La formo de la lecionplano
  1. La enkonduka parto konsistas el:
    • detaloj de la lecionoj (instruanto, lernejo, dato, tempodaŭro, temo, nombro de la lernantoj)
    • indiko de la nivelo
    • priskribo de la celo(j)
    • uzota lernomaterialo
    • (rilato al la tutkursa instruplano kaj titolo)

  2. La tempoplano (tabelo) enhavas:
    • (bezonataj antaŭscioj)
    • taskoj (nomo de la tasko)
    • instrumaterialoj
    • laborformo, taskopriskribo
    • didaktikaj principoj (kiujn didaktikajn celojn ni volas atingi en la koncerna parto)
    • bezonataĵoj (kiel ekz-e: skribilo por ĉiuj, tabulo ks.)
    • tempo-daŭro