Proksemiko - ekzistas pluraj klasifikoj, sed ĝenerale eblas dividi la proksimecon de la vidpunkto de la subjekto (de mia korpo) je tri distancoj:

0 – 45 cm
45 - 360 cm
ekde 360 cm
intima zono
persona zono
publika zono


Tio signifas, ke la plejparto de la instruado (nehejma, nereta) egalas al la publika parolado.

Demando: Kion aŭ kiun la mohoj plej timas?
(ne la araneojn, ne la serpentoj, ne la morton), sed la publikan paroladon!

Ne ĉiuj naskiĝas kun agrabla voĉo aŭ paroltalento. Publike paroli oni devas lerni. Oni bezonas ekzerci ĝin kaj alkutimiĝi al ĝi.La celo estas, por ke neniu aŭskultanto havu la ideon demandi: „ĉu vi povus ripeti?“, aŭ: „bonvolu ripeti, mi ne aŭdis/ komprenis!“
Ĉio devas esti dirita klare je la unua fojo.

Ĉe la komunikado nur 7% gravas la vortoj, la ceteraj 93% prezentas neparola / senvorta komunikado (nevortaj mesaĝoj), kiu ankoraŭ dividas en du partojn: neparolan kaj paralingvan.

La komunikado entute 7% parola
55% neparola
38% paralingvistiko
Neparola komunikado: tuŝkomunikado gestoj
mimiko
okulkontakto
korpesprimo
proksimeco
kronema komunikado
permova komunikado
feromona komponanto
Paralingvistiko: parolritmo
intonacio
paroltempo
akcento
rapideco

Ekzistas buntega literaturo pri la neparola komunikado. Mi uzas la libron de Erhatd Thiel: La korpa parolado malkovras pli ol mil vortoj (Munkeno/Genf, 1992). Ni serĉos la signifon de prezentataj gestoj kaj ekzercos ilin. Temas pri ampleksa skalo da gestoj, ne eblas mencii ĉiujn.
Celo: atentigi al la trejnatoj, kiom gravas la korpa esprimo.
Rezulto: uzu malgrandajn mangestojn. Staru la tutan tempon kaj promenu/moviĝu iomete.

Ekzemplo: Ni kune analizos videajxon kun malsxaltita vocxo: https://www.youtube.com/watch?v=mhHbhWk87YI

Tasko: ĉiuj kune laŭtvoĉe tralegu la tekston de la ekrano. Celo: rimarkigi al la trejnatoj la rapid-diferencon.

Ekzercoj:

  1. Ĉiuj ricevos po unu maĉgumo kaj maĉante ĝin retralegos la saman tekston. Tiu tekniko malrapidigas la rapidecon kaj plibonigas la artikulacion.
  2. Trifoje profunde enspiri.
  3. Kvinfoje profunde enspiri per ventro kaj elspiri dufoje pli longe.
  4. Ripeti la samon prononcante „s“ kaj poste „ŝ“.
  5. Denove enspiri per ventro kaj elspirante legi la „M-frazon“ kreitan dum la improvizado. La lipoj devas vibri.

La montritajn teknikojn ripeti hejme.

10 konsiloj (7 ĝeneralaj+3 por instruistoj) kiel sukcesi en publika parolado:

  1. Parolu malrapide (malpli rapide ol kutime – ĉirkaux 100 vortojn minute; helpas registri sin mem)
  2. Tenu la okulkontakton (rigardu malantaŭen; ne rigardu en paperojn aŭ tabulon; la notojn havu sur malgrandajn paperojn – A6 formato)
  3. Memoru nur la koncepton (neniam la tutan tekston)
  4. Koncentriĝu pri la gestoj (faru nur malgrandajn mangestojn, ĉio alia ĝenus)
  5. Konsciu, kiel la publiko rigardas vin (gravas la aspekto kaj atentu, ĉu la publiko ne enuiĝas, ne ridas...)
  6. Fokusiĝu pri la temo (ne tro deflankiĝu; maksimume diru iun ŝerceton aŭ mallongan amuzan historion; ne ripetu frazojn)
  7. Gardu la strukturon / formon (informo – temo – konkludo)
  8. Prizorgu la demandojn (ripetu klare ĉiu demando, atentu, ke ne demandu ĉiam la sama persono, atentu ke la demandanto ne ekkomencu prelegi)
  9. PowerPoint (ne estas kinejo!) (atentu ke la PP ne estu dominanta, ke ĝi nur kompletigu vian instruadon; la ekrano estu komplemento, ne stelo; ne uzu longajn tekstojn nek ornamaĵojn)
  10. Ekzercu kaj trejnu (plej ofte eble) – antaux la spegulo; la parolanto estas la verkisto, reĝisoro kaj aktoro en unu persono – li/ŝi devas klare scii, kiam finiĝas la verkista rolo kaj komenciĝas la aktora.

Rezulto: post ĉiu leciono vi plibonigos vian prezentadon, ĉar la instruisto estas tiu, kiu plej lernas en la klasĉambro.

Ni kune spektos la registritajn videaĵojn kaj diskutos pri ĉiu trejnato.