akceptejo, aligatorejo, aliĝilo, aliĝinto, babilejo, dancado, diskejo, drinkejo, flago, gufujo, interkona vespero, kantado, koncerto, kotizo, labambado, ludejo, manĝejo, necesejo, nomŝildo
Kiel efike instrui ilin?
aliĝilo, aliĝintoj, kotizo:
Montru la retpaĝon de iu E-aranĝo (ekzemple SES, http://ses.ikso.net/2018/eo), kaj montru la aliĝilon, kaj la liston de aliĝintoj. Klarigu, kiel oni povas aliĝi, kiuj datumoj estas bezonataj, kiel kalkuleblas la kotizo.
akceptejo, aligatorejo, babilejo, diskejo, drinkejo, flago, gufujo, interkona vespero, koncerto, ludejo, manĝejo, necesejo, nomŝildo:
Rolludo: Kio okazas ĉe la akceptejo? 2 lernantoj estu organizantoj (akceptantoj), kaj 1 estu partoprenanto, kiu volas akceptiĝi. Estu verda Esperanto-flago malantaŭ la akceptantoj. Unu akceptanto demandu la nomon de la partoprenanto, serĉu kaj donu la nomŝildon de la partoprenanto al li, kaj diru kiom li devas pagi de lia kotizo. Post la pagado, la alia klarigu kie troviĝas la diversaj ejoj, kion oni povas fari tie, kaj kiam kaj kie okazos la interkona vespero, kaj la koncertoj.
dancado, kantado, labambado:
Klarigu kio estas „La Bambo” kaj kion signifas (la)bambumi. (Vidu detale en la sekva punkto!)
Gramatikaĵoj
La sufikso –ej– aperas en la nomo de diversaj ejoj: babilejo, diskejo, drinkejo, ludejo, manĝejo, necesejo
Participoj (vortoj kun la sufiksoj –it–, –at–, –ot–, –int–, –ant–, –ont–) kaj apozicioj (apudmetoj) povas esti klarigataj dum klarigado de labambado.
„La Bambo” estas esperantigita versio de internacie konata kanto „La Bamba”.
Dum E-aranĝoj, kiam tiu kanto estas ludata, homoj labambadas. Tio signifas, ke ili faras rondon, kaj unu (aŭ kelkaj) homo(j) iras enen.
La persono, kiu estas ene, kisas iun, kiu estas en la rondo.
La persono, kiun oni jam kisis, estas kisita.
La persono, kiun oni ĝuste nun kisas, estas kisata.
La persono, kiun oni kisos poste, estas kisota.
La persono, kiu jam kisis iun, estas kisinta.
La persono, kiu ĝuste nun kisas iun, estas kisanta.
La persono, kiu kisos iun poste, estas kisonta.
Dum la labambado, kiam iu kisas iun, la kisita iĝas kisonta.
En la supraj sentencoj, vortoj skribitaj per dikaj literoj estas participoj, frazpartoj skribitaj per kursivaj literoj estas apozicioj (apudmetoj).
Scenario de video:
2 amikoj (Amiko 1 (A1) kaj Amiko 2 (A2)) renkontiĝas dum la unua tago de Esperanto-aranĝo.
A1: Saluton! Ĉu ankaŭ vi estas ĉi tie? Mi ne vidis vin en la listo de aliĝintoj.
A2: Saluton! Mi nur hieraŭ plenigis la aliĝilon. Antaŭe mi ne certis, ĉu mi povos veni aŭ ne.
A1: Kiam vi alvenis?
A2: Nur antaŭ unu horo. Mi jam akceptiĝis. Ĉu la drinkejo jam funkcias?
A1: Jes, kaj estas bonaj bieroj aĉeteblaj tie.
A2: Kio estos la hodiaŭa programo?
A1: Hodiaŭ estos la interkona vespero. Okazos ludoj por ekkoni unu la alian. Poste funkcios diskejo kun fama DĴ, kun famaj kantoj. Se vi ne volas tiom laŭte festi, vi povas iri al la gufujo por trinki teon, babili aŭ ludi ion.
A2: Dankon, ĝis poste!
A1: Ĝis!