Lingvo-kulturaj diferencoj: Kulturaj diferencoj, kiuj kaŭzas problemojn en la klasĉambro dum komuna lingvo-lernado. Por ke ne estu nekomprenoj, konfuziĝoj, malagrablaj situacioj kaj miskomprenoj, la instruisto devas ege atenti en la klasĉambro kaj konscii pri ili. Tipoj de tiuj diferencoj:
Nomdiferenco: Problemo: la lernantoj ne kapablas prononci kaj memori la nomojn de la aliaj. Solvo: la instruisto farigu al ili taskojn, kiam ili devas nepre ellerni la nomon de la aliaj. Aplikeblo (= maniero por fari avantaĝoj el la malavantaĝo): ekz-e la ludo Rakontu pri via nomo! Esprimoj de nomoj kaj por paroli pri tio, aŭ ekzerco de la elparolo de la literoj de la alfabeto.
Tasko 1: La instruisto klarigas la unuan grupon (Nomdiferenco). Li diras pri tio, kia problemo leviĝas, kaj diras kiu povus esti la solvo por tio. La instruisto ĉi-momente ludigas ilin per la ludo Rakontu pri via nomo! por ke ili mem memoru la nomojn de la aliaj, ili ekkonu la ludon por ke ili povu ludi la samon kun siaj lerantoj, kaj ke ilia imagkapablo ekagu rilate al la solvado de tiaj lingvo-kulturaj diferencoj.
Tasko 2: Fininte la taskon 1, la instruisto petas la lernantoj noti vortojn kaj esprimoj, kiuj leviĝas dum la ludo Rakotu pri via nomo!, ekz-e: deveni de, signifas ke, antaŭnomo, postnomo, familia nomo, karesnomo ktp… Kiam ili faris tion, la instruisto klarigas, ke fakte tio estas lia tasko kun lernantoj antaŭ la farado kaj dum la farado de tiu tasko. En reala situacio do kiam la lernantoj faras la taskon 1, la instruisto notas la esprimojn, kiujn ili povas uzi. Post la rakontado ili priparolas la esprimojn.
Tasko 3: Enmetu tiun ĉi konkretan ludon en la temliston de KER. Kiu temo ĝi estas? Aldonu KER-nivelon, do en kiu nivelo oni povas ludigi tiun ĉi ludon?
Atentu ke: 1) la lernantoj komprenu unu la alian 2) disdividi la grupojn laŭ diversaj gepatraj lingvoj
Vortosignifo: Problemo: falsaj amikoj: kiam unu vorto en la gepatra lingvo havas alian signifostrukturon ol en Esperanto ekz-e: arbo, folio, familianoj, manĝaĵoj. Solvo: ekscii pri tiuj kaj atenti je ili, klarigi kial ili kredas, ke tio estas ĝusta, kaj klarigi kiel tio estas en Esperanto.
Aplikeblo: Rakontado pri signifo de familiaj vortoj, ekzercoludo kun vortaro
Atentu ke: kiam estas konfiziĝo pro vortoj, kaj la lernanto ege atestas, ke li pravas, diru ke ne nepre. Diru ke nacian vortaroj oftege donas signifon al Esperanta vorto de la koncerna nacia lingvo. Rakontu pri la uzo de PIV.
Tuŝado: Problemo: Iuj povas timi pro tuŝo, kiu por la alia estas tute ne hontiga (ekz-e tuŝado de nezo dum ludo) Solvo: Ne faru ludojn, kiam oni devas tuŝi korpopartojn de la alia, ĉefe, se iu estas de pli fermita kulturo. Aplikeblo: ne apliku :) Atentu je: tio, ke la lernantoj ne iniciatu tiajn ludojn
Silento: Problemo: ekz-e japanoj kaj finnoj tute silente pensas. La instruisto kredas ke li ne volas respondi kaj la instruisto trairas al alia temo, kiam ili ankoraŭ pensadas. Solvo: Diru al la lernantoj, kiam ili bezona tempo por pensi, ili diru: mi pensas… kaj kiam ili ne volas pensi, diru al ili, ke ili diru: mi ne havas opinion. Aplikeblo: Priparoli esprimojn de opiniesprimo. Atentu je: finatendu ilian pensad-tempon
Diferenco de sezonoj: Problemo: atentu, ke iuj eble havas 3, 2 aŭ nur 1 sezonon en sia hejmo. Eble ili havas 4 sed inversa estas la vetero (Sud-Ameriko). Solvo: Klarigu tion kaj eluzu, parolu pri vetero! Aplikeblo: taskoj pri vetero. Atentu je: ili certe komprenu unu la alian, ĉar iuj eble eĉ imagi ne povas la veteron en alia loko, povas esti malfacile por kompreni. Atentu, ke kiam ili parolas pri “vintro” ili konsciu, ke la sud-amerikano parolas pri varmego.
Salutformoj: Problemo: diversaj salutformoj kaj salutkutimoj. Solvo: ekscii pri tiuj kaj atenti je ili, klarigi kial ili kredas, ke tio estas ĝusta, kaj klarigi kiel tio estas en Esperanto. Aplikeblo: Priparoli la salutformojn, ciadon, viadon en Esperanto kaj kompari kun la naciaj lingvoj Atentu ke: iu ne estas maldeca pro uzo/neuzo de iu esprimo/salut-ago. Tio povas deveni de lia/ŝia kulturo. Se vi vidas, ke estas konfuziĝo pri tio, reagu kaj klarigu.
Esprimo de afableco: Problemo: kredo ke iu ne estas afabla pro iu reago, kiu fakte kuŝas en la origina kulturo. Miskompreno. Solvo: ekscii pri tiuj de la koncernaj kulturoj, atenti je ili, klarigi kial ili kredas, ke tio estas ĝusta, kaj klarigi kiel tio estas en Esperanto. Aplikeblo: la lernantoj de la sama koncerna kultura grupo povas fari prezentaĵojn kaj komune priparoli. Atentu ke: atentigu je tio la lernantojn, ke ili ne kredu, ke la alia estas malafabla. LA taskon indas kiel eble plej frue farigi, sed atentu, ke ili ne kapablas tion fari en malpli alta nivelo bedaŭironde.
Ekparolo: Problemo: iuj ekparolas kiam aliaj parolas aŭ finas paroli, iuj ekparolas nur post kompleta silento. Solvo: La instruisto devas kapabli silentigi kaj atenti je la aliaj, kiuj videble ŝatus ekparoli sed ne ricevas voĉon. Aplikeblo: parolindikiloj (tasko?) Atentu ke: Ĉiuj homoj komprenas kaj sekvas la regulojn, ĉiuj parolas pli-malpli samlonge
Tabutemoj: Problemo: ili diferencas laŭ kulturoj. Grava demando: ĉu instrui pri ili, aŭ ne? Tabuoj povas esti: familio, hundoj, politiko, sociaj klasoj, historiaĵoj, polico, malriĉuloj, rasismo, gejeco. Solvo: prefere ne parolu, kaj atentu, ke vi ne tuŝu ion, kio por vi ne estas tabuo, sed por aliaj jes. Escepto: tiuj temoj perfektas por paroligi iun, ĉar kelkaj ege volas diri sian opinion. Aplikeblo: Faru diskutrondon pri iu el tiuj temoj aŭ donu bildon, sur kio io tia videblas, kaj faru bildopriskribon. Atentu je: ne estu akraj kvereloj, fizika batalo, troa engaĝiĝo kaj klarigu al la lernantoj, ke la tasko ne estas nun ŝanĝi la mondon, sed paroli en alia lingvo
Orienta kaj okcidenta “ne”: Problemo: (http://www.kava-pech.cz/procvicujsiesperanto/sites/citanka/16%20Jes%20kaj%20Ne%20%C4%89e%20neaj%20demandoj.html) Solvo: En Esperanto, oni uzu plenajn frazojn en tiuj situacoj. Aplikeblo: Ludu situaci-ludojn, kiam bezonatas plena respondo. Atentu ke: la lernantoj povas diri “ne” kiam ili komprenas “jes”. Vi devas vidi en iliaj gestoj kaj mimiko, ke ili fakte celas la malon. La instruisto devas konscii, ĉefe kiam li vidas, ke la lernantoj konduziĝis.
Viado/ciado: Problemo: - Solvo: Ekscii pri tiuj kaj atenti je ili, klarigi kial ili kredas, ke tio estas ĝusta, kaj klarigi kiel tio estas en Esperanto. Aplikeblo: Situaciludo, kiam en alia lingvo estis viado kaj en Esperanto daŭre estas viado. Atentu je: uzantoj de tiuj lingvoj, kie ekzistas viado.
Nekompreno: Problemo: se neniu kompenas ion malgraŭ tio, ke tiu alia srebas. Solvo:
se la instruisto konas la gepatran lingvon de la lernanto, do pensu ĉu la konkreta aĵo estas mistraduko ekz-e: I will never give up. Mi neniam surdonos. → Mi neniam rezignos (falsaj amikoj).
Se ne konas, klarigu al la lernanto, ke li diru per aliaj vortoj, ĉar tiel ne estas kompreneble.
la instruisto instruu al ili diri: Ne aŭ mi ne komprenas kun estimo
Aplikeblo: instruo de opini-esprimoj. Atentu ke: ili povas ne kompreni unu la alian tiel, ke la parolanto eĉ ne konscias, ke la aliaj povas ne kompreni. Klarigu tion al ili, kaj klarigu la kialon.
Korektado: Problemo: korekti homojn aŭ ne? Solvo: la instruisto demandu ĉu korekti lin/ŝin, aŭ se estas tro multaj, tiam klarigu kial korektigas (ne hontigi, sed instrui). Aplikeblo: - Atentu ke: iuj povas diri, ke ili volas, ke vi korktu, tamen ili ne volas. Certiĝu pri ilia volo eble plej bone, kiam aliaj ne aŭdas, ke vi demandas pri tio.
Statuso: Problemo: ĉu interrompi tro multe parolantan maljunulon, viron (se vi estas virino), ĉefon? Solvo: Jes, kaj klarigu la kialojn: Ni havas 2 minutojn por ĉiuj. Klarigu ankaŭ, ke ne temas pri via malestimo. Plej bone klarigu, kiam aliaj ne aŭdas. Oni nomu la aliajn per persona nomo Aplikeblo: - Atentu je: maniero de la transdono de tiu komunikaĵo. Tio estas ege tikla temo.
Sekseco, seksemeco: Problemo: Ĉefe en Esperantujo provu ne montregi la diferencon inter viroj kaj virinoj (ekz-e dum ludo ne diru: “Staru ĉi tien viroj kaj tien virinoj”). Solvo: Ne demandu pri sekseco, ne agu tiel, ke estas por vi kompreneble, ke viro devas ami virinon. Tio malkomfortigas. Aplikeblo: Diskuto en alta nivelo pri la temo. Atentu ke: vi neniun embarasigu kaj hontigu.
Fina konkluda solvo por la tuto:
la instruisto devas tuttempe konscii pri tiuj diferencoj kaj solvi la konfuziĝojn kaj tiajn problemojn
la instruisto atentu kaj solvu ĉiujn neklarajn situaciojn.
la instruisto paroligu ĉiun same
la instruisto devas esti preciza: klaraj instrukcioj. ekzemplo: instruado de tio, kio estas ŝampuo, sapo ktp...