La trejnatoj rigardos grandan blankan paperon kun tri malsamaj malperfektaj nigraj makuloj. Ĉiuj diros, kion ili vidas. (supozeblaj respondoj baziĝos je la punktoj).
Klarigo: la makuloj prezentas la malbonon en la mondo. Se ne ekzistus multe pli da bono (la blanka spaco), ne videblus la malbono.
Celo: ni ne parolu pri eraroj nek koncentriĝu je ili. Ni montru la blankan flankon – kiel lerni.

  • Amuze – la lernado devas amuzi min; mi elektu por mi taŭgan, amuzan kaj interesan temon; mia cerbo devas percepti la lernadon kiel amuziĝon; mi elektu por mi amuzan metodon)
  • Intense – mi devos plani multe da tempo por la lernado (monatojn, jarojn); mi lernu ĉiam, kiam eblas – skribante, aŭskultante, legante...
  • Ofte – po 15 minutojn tage estas pli ol po 4 horojn unu foje semajne, ĉar se mi ne lernas ĉiutage, mi rapide forgesos, kion mi lernis
  • Laŭplane – ĉiutage mi lernos tion, kion mi antaŭplanis kaj ĝis tiam mi ne faros alian aferon
  • Sekve – plej bone kiel la infanoj en la lernejo: aŭdi – vidi – skribi – tiel ili lernas, kiam ili ankoraŭ ne bone regas sian gepatran lingvon;
  • NE EKZISTAS IDEALA METODO !! - sed eblas lerni en idealaj kondiĉoj: ne malsata, ne soifa, ne dormema, ne malsana, ne streĉita, havanta tempon, lumon, varmon, ktp.
  • En kunteksto – tradukante kantojn (tiumaniere mi aŭdas – ŝatas – vidas - skribas), legante tekstojn, lernante frazojn, ktp.
  • Uzante analogion – uzante jam konatajn vortojn, frazojn, situaciojn

Diskuto pri idealaj kondiĉoj kaj metodoj por si mem. Kompari la lernadon de Esperanto kun naciaj lingvoj.

Tasko: pretigi en tri grupoj laŭ tipoj aŭda/skriba/praktika instuadon de dek verboj al la komencantoj dum ĉeesta kurso.


Unu volontulo resumos la informojn de la leciono.