Retrokuplo = pritakso = feedback ≠ evalui

Kial pritaksadi?

  • por eltrovi ĉu via instruado/ kurso estis sukcesa kaj ĉu vi atingis la rezultojn
  • ĝi povas helpi la instruiston por faciligi sian instruadon/ kurson kaj komuniki pli bone pri ĝi al aliaj estontece
  • por pruvi la valoron de la instruadon/ kurson – la rezultoj de la pritaksado povas esti uzataj por montri kiajn rezultojn, kiujn via instruadon/ kurson havis
  • por evolui kaj lerni – la pritaksado povas helpi la instruiston por kompreni kiom ĝi evoluis, kiom ĉiuj lernis kaj kiujn spertojn/konojn/ sciojn oni akiris
  • por ŝanĝi kaj pliboniĝi – vi povas kompreni kaj pensi pri la manieroj fari ĝin malsimile en la estonteco
  • por motivi kaj engaĝi – pere de inkludado de diversaj grupoj kaj agantoj en la pritaksadon, vi donas al ili pli da respondeco kaj sento de partopreno, kio povas igi ilin pli interesitaj pri tio, kion vi faras kaj ili pli emos partopreni

Kion pritaksi?

Pritaksado estas ankaŭ laboro, tial indas unue pripensi ĉu indas ĝin fari, ĉu la rezultoj utilos por io.

  • la atingojn: la celojn kaj la rezultojn (lernado kaj ŝanĝo en la alirmaniero povas esti tie ankaŭ)
  • la procezon: planado, ŝtupoj, taskoj, roloj, praktikaĵoj, daŭripoveco
  • la homojn: vin, la lernantojn, la kuninstruiston, la helpantojn, subtenantojn, la celpublikon – vi povas pritaksi la kompetencojn de la teamo, ĉu la kurso taŭgis por la bezono de la celpubliko, kaj kiom ĝi eluzis la jamajn spertojn
  • la temon: la temo de via kurso, ĝi temas pri temoj, spertoj kaj la konoj kiuj estis kreitaj kaj utiligitaj, kiel ĝi estis komunikata kaj ĉu ĝi estis komprenebla al la celpubliko
  • la rimedoj: materialaj (paperoj, komputiloj, retpaĝoj, sociaj retejoj) homaj (teamo, spertuloj, aliaj organizoj kaj partneroj, kontaktoj) financaj (mono, volontula laboro, donacoj aŭ senpagaj servoj)

Kiam pritaksadi? – Ĉiam

  • pritaksado komenciĝas kiam vi komencas plani, ĉar tiam vi bezonas pripensi vian sukceskriterion – kaj bazite sur tio vi planas vian projekton por engaĝi homojn kun taŭgaj lertoj
  • (fine de la kurso, fine de unu temo, post la tuta kurso, ne tro ofte)

Kiel pritaksadi?

  • Kvalitaj aŭ kvantaj kriterioj
    • kvantaj informoj ofte utilas por montri la rezultojn de via agado
    • kvalitaj informoj ofte utilas por scii kio vere ŝanĝiĝis, kion la proejkto plibonigis, sed ili ofte estas malfacile mezureblaj
  • Individuaj aŭ grupaj pritaksoj
    • individuaj pritaksoj (demandiloj, testoj, intervjuoj, rakontado aŭ desegno) havas la malavantaĝojn ke homoj ofte nur memoras pri la plej gravaj aspektoj kaj koncentriĝas pli pri la sociaj kaj emociaj aferoj, pri la rilatoj kun aliaj homoj kaj ne pri la enhavo
    • grupaj pritaksoj (demandoj, grupaj intervjuoj, komuna skulptaĵo) havas la avantaĝon ke vi ricevos pli detalajn informojn – aŭdante la respondojn de aliaj homoj ofte ekpensas pri novaj aspektoj kaj aldone vi ricevos la komunan rezulton pli rapide. Tamen, malavantaĝo estas ke homoj povas esti influitaj de la opinioj de aliaj kaj povas timi diri sian opinion antaŭ la grupo.
    • plej bonas uzi ambaŭ formojn de pritaksoj en malsimilaj tempoj, sed pri la sama kurso

Kelkaj demandoj por regule demandi:

  1. Atingo de viaj celoj: ĉu la kurso daŭre iras en la taŭgan direkton? Ĉu viaj celoj daŭre estas gravaj?
  2. Planado kaj organizado: estas grave regule kontroli la logikon de la ŝtupoj kaj la kursĉeno, kaj adapti la planojn depende de la rimedoj
  3. Rimedoj: ĉu ili vere ĉeestas kiel planite, kaj ĉu vi uzas ilin efike
  4. Lernado, evoluo kaj motiviĝo – gravas ke la lernantoj sciu kion ili devas fari kaj kiel ili devas fari. Vi devas ankaŭ plani kiel ili povas lerni kaj plilertiĝi

La organizado kaj la analizo de la informoj

  • unue devas esti specifaj kriterioj laŭ kiu oni decidas pri (mal)sukceso
  • juĝo de la analizitaj informoj (laŭ la supraj kriterioj kaj rilate al la edukadaj celoj)
  • konkludoj kaj rekomendoj kiuj ebligas la reorientadon kaj eblan plibonigon

Tasko: Kiutipan pritaksadon/ retrokupladon/ kiajn demandojn vi starigus dum retrokuplado kaze de la sekvaj klasgrupoj:

  1. Esperanta fulmleciono por plenkreskuloj.
  2. Duonjara kurso por 10-jaraj infanoj.
  3. Duonjara Esperanto-kurso por plenkreskuloj.
  4. Unu-monata intensa E-kurso por plenkreskuloj.