Elektu la gxustan respondon!

1. Kio estas lecionplano?

Detaligoj de unu ero de la klasa plano, en kiu oni lauxpasxe difinas la farendajxojn kaj precizigas la instruistan laboron  
Plano pri tio, kiujn lecionojn vizitu la studento  
Plano pri tio, kuijn lecionojn instruu la instruisto  

2. Kiam lecionplano estas bezonata?

Por cxiu leciono necesas fari lecionplanon  
Kiam la instruisto havas jam ege multe da sperto  
Kiam la instruisto ne estas tre sperta aux ne havas cxion kun si  

3. Cxu la lecionplano devas esti detala?

Jes, cxiam estu detala, lauxminuta plano  
Ne, cxiam povas esti nur skizo  
Dependas: povas esti skizo aux lauxminuta plano  

4. Kiujn bezonojn de la lernantoj antauxplani?

Energiludon, ekmotivilon en la komenco  
Punadon de neatentemaj lernantoj  
Disdono de cxokolado  

5. Kiaj estu la taskoj?

monotonecaj  
variaj  
malfacilaj  

6. Kiujn 4 kompetencojn enhavu la kurso?

aldono, subtraho, multobligo, divido  
skribado, legado, parolado, kompreno  
mangxado, trinkado, drinkado, dormado  

7. Kiu parto de la leciono estu plej amuza?

komenco  
mezo  
fino  

8. Kiuj estas elementoj de la enkonduka parto de la lecionplano?

taskoj, instrumaterialoj, laborformo, taskopriskribo, didaktikaj principoj, bezonatajxoj, tempodauxro  
detaloj de lecionoj, indiko de la nivelo, priskribo de la celo(j), uzota lernomaterialo  
sinprezento, enkonduka ludo, memorigado de nomoj de lernantoj  

9. Kiuj estas elementoj de la tempoplano (tabelo)?

taskoj, instrumaterialoj, laborformo, taskopriskribo, didaktikaj principoj, bezonatajxoj, tempodauxro  
detaloj de lecionoj, indiko de la nivelo, priskribo de la celo(j), uzota lernomaterialo  
sinprezento, enkonduka ludo, memorigado de nomoj de lernantoj  

10. Kion vi cxiam devas havi en la lecionplano?

sxpartempon kaj “planon B”  
vian subskribon  
bantukon