1. La Komuna Euxropa Referenckadro (KER) estas akceptata en la edukado-sistemoj de:

kelkaj landoj  
Euxropo  
granda parto de la mondo  

2. La KER dividas la lingvan komunikadon en.....lingvajn aktivadojn.

4  
5  
6  

3. Kiuj estas la lingvaj aktivadoj laux la KER?

parola produktado/dauxra parolado; skriba ricevado/legado; parola ricevado/auxskultado; skriba produktado/skribado  
parola ricevado/auxskultado; skriba ricevado/legado; parola produktado/dauxra parolado; skriba produktado/skribado; parola interagado/interparolado  
parola interagado/interparolado; skriba interagado/tujmesagxumado; parola ricevado/auxskultado; skriba ricevado/legado; parola produktado/dauxra parolado; skriba produktado/skribado  

4. Kiu estas la KER-niveloj (de la plej malalta gxis la plej alta)

A1, B1, C1, A2, B2, C2  
A1, A2, A3, B1, B2, B3  
A1, A2, B1, B2, C1, C2  

5. Kun eventuala helpo de la memtaksilo decidu kiun lingvonivelon havas la sekva persono: Li kapablas kompreni plejparton de la televidprogramoj, cxefe se ili temas pri aktualajxoj aux suficxe konataj temoj. Li ankaux komprenas artikolojn de kutimaj jxurnaloj. Li povas partopreni en konversacioj pri konataj temoj kaj ankaux kapablas per simpla maniero paroli pri okazajxoj aux opinioj. Pri tiuj temoj li ankaux kapablas skribi simplan koheran tekston.

parola ricevado/auxskultado:
A1 A2 B1 B2 C1 C2  
skriba ricevado/legado:
A1 A2 B1 B2 C1 C2  
produktado/dauxra parolado:
A1 A2 B1 B2 C1 C2  
skriba produktado/skribado:
A1 A2 B1 B2 C1 C2  
parola interagado/interparolado:
A1 A2 B1 B2 C1 C2  

6. Jen kelkaj frazoj pri la „taskoj” laux la KER. Decidu, cxu ili estas veraj aux malveraj.

Tasko estas ajna ago, gxi ne nepre devas havi sencon
vera malvera  
Tasko estas ago, kiu estas necesa por atingi iun rezulton
vera malvera  
Komunikado kutime ne estas parto de taskoj
vera malvera  
Projektoj estas kompleksaj taskoj, kiuj engagxigas la lernantojn
vera malvera  

7. Kiuj estas la 4 plej gravaj trajtoj de taskoj uzeblaj dum lingvoinstruado?

ili motivigas la lernantojn, la lernantoj devas agi kune, la lernantoj devas esti iom autonomaj, ili havos konkretan rezulton  
ili estas interesaj, ili estas facile plenumeblaj, la lernantoj devas multe komuniki, ili havas konkretan celon  
la lernantoj mem difinas la taskon, ili devas sercxi multajn materialojn, ili devas publike ion prezenti, la tasko estas defia