Naskiĝo de la ideo

En 2016 kelkaj junaj entuziasmaj pragaj studentoj decidis volontule kaj senpage organizi kursojn de Esperanto. Estis iom defia - Kie trovi ĝustan lokon? Kiel reklami ĝin? Kie trovi materialon? - kaj aliaj demandoj ekaperis kaj ni bezonis trovi solvon. Eĉ se ekzistas diversaj retejoj kun esperanta instrumaterialo, superrigardo kaj sperto mankis al ni.

Trarigardante novaĵojn de TEJO kaj iliaj planoj ni subite trovis informon pri tio, ke la organizo serĉas landajn sekciojn, kiuj pretas kunordigi Erasmus+ projekton, kaj ke unu el la temoj, kiujn ili proponas, estas lingvoinstruado. Post kelkaj babiladoj inter la estraranoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj TEJO ni trovis interkonsenton kaj komunan emon subvencipeti.

Turbulemaj komencoj

Subvencipeto sendita kaj ni pacience atendis la rezulton. Subite, dum unu vespero de la Internacia Junulara Festivalo (Italio), alvenis retmesaĝo dirante ke la projektopropono estis aprobita je unua provo. Ni multe festis tion, konsciante ke la vera laboro baldaŭ alvenos.

Post sendo de ĉiuj eblaj dokumentoj pri nia organizo kaj amasa subskribado de diversaj kontraktoj kaj konsentoj sukcese aperis mono ĉe nia bankokonto kaj ni komencis organizi la ekeventon en Trento, kiu okazis de la 6-a ĝis la 8-a de Oktobro 2017.

Semajnfino plena je kunsidoj

Kvankam ni longe ne sciis, kie ni loĝos kaj kunsidos, pro ne tiom granda intereso de ricevanta organizo helpi nin kun la gastigado, ni fine ĝuis luksan loĝadon en apartamentoj kun grada salono kaj belega kuirejo.

Kadre de teamkonstruada spirito, ni decidis kuiri unu por la alia kaj dume ni babilis, planis, prezentis niajn atendojn kaj ideojn. Estis por mi tre surpriza, ke ni dum 3 tagoj sukcesis plani detalojn kiel divido de temoj por diversaj trejnadoj, divido de taskoj, interkonsento pri financoj kaj kiel ni komunikos, kaj eĉ restis tempo al ni por ekskursi tra la ĉarma urbo de Trento.


Lacega post la kunsido, sed kun miloj da planoj surpapere ni revenis al Prago kaj komencis organizi la sekvontajn aktivaĵojn.


Foto: Felicxaj post kunsidoj (Fotis: Léon Kamenický)

Enkonduka trejnado dum Junulara E-Semajno (JES) en Pollando

1 kunordiga organizo kaj 7 partneroj diligente publikigis alvokojn serĉante plej bonajn kandidatojn por iĝi volontula lingvoinstruisto kun celo trejni ilin, apliki la nove akiritajn konojn kaj ankaŭ esti parto de venontaj laborkunsidoj, kie estos prilaborataj retkursoj kaj instruista materialo. Ni sciis ke estas tre grave, ke la homoj bone konu la temojn kaj ni kreis kunlabore kun la ĉeftrejnisto Szabolcs Szilva 45-horan trejnadprogramon, kiun ni nomis “Iĝu Volontula Lingvoinstruisto”. Prenante ideojn kaj temojn, kiujn ni elektis dum la 1-a laborkunsido en Italio, ni dividis ilin inter Decembra trejnadseminario okazinta en Pollando (dum JES) kaj Marta trejnadseminario okazinta en Francio (paralele kun la evento SEMEO en Tuluzo).

Ĉar ni ĝojis je pli granda kvanto de kandidatiĝoj ol estis lokoj en la projekto, ni strebis plej juste elekti la plej bonajn kandidatojn. Estis por mi granda plezuro renkonti ilin persone en Pollando kaj organizi interkonajn kaj teamkonstruadaj ludoj por subteni kreadon de bona estoso inter la trejnatoj, sed ankaŭ trejnistoj. Krom kutima trejnado, la trejnitoj ricevis unuan defian taskon, kiu estis verki aŭdvidan instrumaterialon kiun ni publikis ĉe nia YouTube kanalo kaj surbaze de kiu ili dum venontaj monatoj kreis interaktivan instrumaterialon.

Post interkonatiĝo kaj verko de “kunlabora reglamento” la du trejnistoj invititaj por JES komencis sian laboron kaj enkondukis la trejnitojn dum 3 tagoj al bazaj temoj rilataj al lingvoinstruado. La grupo mem rapide lernis respekti unu la alian kaj la etoso estis tre bona. Vidante ilin kune festi alvenon de la nova jaro estis granda plezuro, ĉar tio jam iom indikis, kiom sukcesa la projekto povus fine esti.


Foto: la du trejnistoj dum JES - Jana Kamenická kaj Szabolcs Szilva (Fotis: Léon Kamenický)



Foto: laborgrupoj dum la trejnado (Fotis: Léon Kamenický)



Foto: la trejnatoj kaj partoprenintoj de laborkunsido kune fotis sin antaux emblemo de Erasmus+ (Fotis: Ariel Palmer)

Interrenkontiĝa laboro

Memkompreneble, Erasmus+ projekto ne estas nur laboro dum ĉeestaj eventoj, sed ankaŭ inter ili kaj pro tio, krom administra laboro kaj planado de venontaj eventoj, la trejnatoj ricevis diversajn hejmtaskojn, kiujn la trejnistoj korektis, por ke ili estu pretaj por analizo dum la Tuluza seminario. La trejnistoj ankaŭ laboris kaj pretigis liveraĵojn de iliaj trejnadsesioj, tiel la trejnitoj povis revizii, kion ili kovris dumtrejnade kaj surbaze de ili komenci krei retkursojn.

Tuluza seminario


Foto: trejnatoj rapide alkutimigxis al aldonaj trejnistoj (Fotis: Léon Kamenický)

La 14-an de Marto ni ĉiuj kun grandaj ridetoj renkontiĝis en la flughaveno de Tuluzo kaj niaj gastingantoj kunportis nin al la gastejo, kiu troviĝis en la urbocentro. La partoprenantaro konzistis el 14 trejnitoj, 4 trejnistoj kaj niaj laboremaj gastigantoj. Postagmeze la unuaj trejnadsesioj komenciĝis.


Foto: fulmleciono en rifugxentejo (Fotis: Léon Kamenický)

Krom intensa trejnado, la trejnitoj havis ankaŭ okazon la unuan fojon praktiki siajn nove akiritajn konojn. Kaj ĉiuj povus kredi min, ke estis vere granda defio. Dividitaj en 4 grupoj ili liveris etajn fulmlecionojn en Tuluza “rifuĝintejo” ne sciante kiaj kondiĉoj atendas ilin. Neniu bona tabulo, neniaj tabloj kaj multaj aliaj aferoj kaŭzis grandan streĉon, sed trejnistoj faris bonan laboron kaj la trejnitoj bone komprenis ke ili bezonas improvizi kaj uzi ĉion kio disponeblas. Tiuj, kiuj antaŭvidis eblajn problemojn, iom pli gajnis, ĉar pretigis surpapere materialon jam tagon antaŭe. Grandan streĉon post la unua vico de fulmlecionoj anstataŭigis bonega etoso dum liberaj diskutrondoj, kiam la trejnitoj individue konzultis esperantajn bazojn al la junaj rifuĝintoj. Estis nekredeble kortuŝa sperto vidi ilian intereson kaj malfermon pri la lingvo kaj ĉefe ĝojon ke iuj volonte venis instrui ilin ion novan kaj investi sian tempon. Ĝuste pro tio la trejnitoj decidis fari 2-an vicon de fulmlecionoj por nove alvenintaj interesuloj.

Ĉar nia seminario okazis samtempe kun SEMEO, vespere ni havis okazon partopreni diversajn programerojn, kiel ekzemple tabloludan vesperon, vesperon pri ekzilo kaj temoj rilataj al ĝi, ekskurson tra la urbo kaj ni ankaŭ organizis kuirartan konkurson.



Foto: komuna foto de la trejnatoj kaj iliaj lernantoj (Fotis: Przemysław Wierzbowski)

Antaŭ lasta renkontiĝo

Antaŭ lasta renkontiĝo ni reviziis denove kion ni planis dum nia unua evento kaj kiom tio kongruos kun nia plano kiun ni kreis en Trento. Plej parton de aferoj ni 100 elcente plenumis, nur kreado de aŭdvida instrumaterialo iĝis iom defia. Kvankam ni dum pola seminario sukcese muntis almenaŭ unu, ni devis ŝanĝi nian celon rilate al tio ĉi kaj decidis fari unu perfektan aŭdvideaĵojn surbaze de kiu ni ankaŭ post oficiala fino de la projekto ŝatus aldoni novajn kaj novajn. Tamen restis por ni pli granda prioritato bone organizi trejnadojn, krei retkursojn kaj doni ŝancon al la partoprenintoj de la agado praktiki akiritajn konojn. Pro tio la elektitoj por SES konzistis ĝuste el homoj kiuj kaj partoprenis trejnadon, kaj la unuan laborkunsidon en Italujo.

Laboro, laboro kaj laboro dum Somera Esperanto-Studado (SES)

SES estis por ni lasta ĉeesta laborkunsido kaj pro tio ni ĉiu matene diligente dividis taskojn al diversaj teamoj kiuj poste prilaboris ilin ĝis venonta tago kiam ni retrokuplis ilin. Sub superrigardo de du trejnistoj estis prilaborataj jam plurfoje menciitaj retkursoj, diversaj instrumaterialoj en Esperanto por diversaj lingvoniveloj laŭ KER (Komuna Eŭropa Lingva Referenckadro?) difino kaj memkompreneble multaj partoprenintoj observis diversajn instruistojn dum la Somera Esperanto Studado, same kiel mem gvidis paroligajn rondojn vespere por komencantoj.



Foto: laboremuloj dum SES (Fotis: Léon Kamenický)



Foto: komuna foto de laboremuloj de SES (Fotis: Jana Kamenická)

Konkludo

Estis tre emocie disdoni altestilojn al tiom da homoj kiuj laboris pri la projekto kaj ege aktive partoprenis en niaj trejnadoj. Ne nur ni unuvoĉe konsentis ke la projekto estas sukceso, sed ke ni volas daŭrigi en la temo kaj ke ni certe resubvencipetu kaj subtenu volontulan lingvoninstruadon ne nur de Esperanto, sed ankaŭ aliaj lingvoj. Ni esperas ke niaj retkursoj, kiuj estos nia intelekta produkto, helpos ĉiujn, kiuj simple ĝuas transdoni siajn lingvokonojn en neformala kadro al aliaj homoj. Ni tre ĝojas ke la Ĉeĥa nacia agentejo fidis nian organizon, gvidatan de junuloj, kaj ke ili subtenis edukadon en Esperanto. Ni same esperas, ke ili ĝojos de nia produkto kiun ni unue tradukos al la angla kaj poste al aliaj lingvoj por subteni aktivulojn ankaŭ ekster nia kontinento.